Germana afiŝo de 1935 dirante, "Monda politiko – Monda revolucio. Framasonismo estas internacia organizaĵo sub la judaro kun la politika celo establi judan dominadon per tutmonda revolucio."La franca revolucio: antaŭe kaj poste: satira desegno de la franca artisto Caran d'Ache, 1898, meze de la Dreyfus-skandalo kaj la fondo de Action Française. Kvankam la Malnova Reĝimo ne estas montrata kiel ideala, la tiama situacio estas montrata kiel pligrandigo de subpremado, kiujn teknikaj plibonigoj ne malpezigas, kaj al kiu financaj kapitalistoj, framasonoj, kaj judoj kontribuas.[1]Katolika Francio kondukata de judoj kaj framasonoj, desegno de Achille Lemot en Le Pèlerin, 1902."La Arjo rompas la katenojn de la judo kaj framasono, kiuj kaptis lin," desegno el 1897 en libro de Augustin-Joseph Jacquet, Francio.
La juda-framasona konspiro estas konspira teorio[2] pri supozita sekreta alianco inter judoj kaj framasonoj. Tiuj teorioj iam estis popularaj en la reakcia dekstro, speciale in Francio,[3] Hispanio, Rusio, kaj Orienta Eŭropo, kaj similaj akuzoj ankoraŭ hodiaŭ estas eldonataj.